Pinned toot
Pinned toot

Por tiuj kiuj estis devigitaj sekvi min nur ĉar mi estas la administranto de ĉi tiu nodo, ĝoju! Mi kreis @TviteroInformo por esti la oficiala fonto de novaĵoj por ĉi tiu nodo.

Pinned toot

Jaroj kaj jaroj mi provis venigi la patrinon kamparen por apliki pafadon kaj ŝi ĉiam rezistis...

Mi ĵus eltrovis ke antaŭ kelkaj tagoj, ŝi prenis la manpafilon de mia patro kaj iris al la publika pafejo. Kaj ĝuste nun ŝi iras al la vendejo por aĉeti alian pafilon. 😱

Kio okazas?!

Hodiaŭa matenmanĝo: ovoj, bokalumitaj terpomoj kaj lardo.

La terpomoj fritiĝis tre agrable. La lardo perdis multe de la gusto sed verŝajne pro ke mi kuiris ĝin por forigi multe da la graso.

👍

Ho, ĝi ne estas fendita. Nur trompo de la lumo. Hura! 😎

Show thread

Tuta sukceso (preskaŭ)! Ĉiuj forte vakuiĝis. Sed unu bokalo fendiĝetis. Aŭ pro mi aŭ la bokalo mem, mi ne scias.

Kaj jen! terpomoj: konservitaj kaj senlime manĝeblaj (sed des pli nutraj, ju pli freŝaj).

Mirinde!

🤠

Show thread

Malsukceso.

Nur la lardo iom sukcese vakuigxis. La kolbaso, tute ne. 😢

Mi pensas ke mi tro striktigis la kovrilon kaj la aero ne kapablis eskapi kaj fusxis la gumon de la kovrilo.

Nun mi provas terpomojn. Bonsxancon al mi!

Show thread

Finfine, la konservbolilo alvenis por bokalumado. Nun mi kapablas konservi/bokalumi ĉion ajn: vegetaloj, fruktoj, viando...

Nun bokalumanta lardon kaj kolbason.

Mia transformiĝo al frenezuleco estas kompleta.

Dank' al

🚀

Novjorkio 1: 42
Novjorko 1: 53
Hispanio 1: 166
Usono 1: 199
Italio 1: 264
UK 1: 267
Francio 1: 368
Nederlando 1: 387
Rusio 1: 437
Germanio 1: 463
La Mondo 1: 1,146

Show thread

Kion vi faras por prepari por la dua ondo de ? Aux cxu vi pensas ke jam la dangxero pasis?

Kutime mi ne argumentas kun troloj kaj aliaj idiotoj interretaj sed la kvanto da stulteco estas tro granda nuntempe......

Obama stultigis la ruĝulojn. Trump la bluulojn. Kaj nun, covid-19 la ceterajn.....

Hmmm, estas multe da sovaĝaj rubusoj ĉi tie sur mia bieno. Mi povus konfiti ilin. Sed mi ne ofte uzas konfitaĵojn. 🤔

Triste ke Usonanoj kredas ke la pandemio finiĝas.

Mi pensas ke mi multobligu mian ĝardenon kaj bokalumu tion kion mi ne povas manĝi.

Hodiaŭ mi bokalumis peklitajn kukumetojn kaj fazeolojn (el mia ĝardeno, kompreneble). 😀

Ek al la finiĝo de la mondo! 🚀

Novjorkio 1: 46
Novjorko 1: 57
Hispanio 1: 178
Usono 1: 248
Italio 1: 278
UK 1: 321
Francio 1: 381
Nederlando 1: 411
Germanio 1: 487
Rusio 1: 739
La Mondo 1: 1,516

Show thread

Mia fido je la homaro neniam estis tiel malalta.

Novjorkio 1: 50
Novjorko 1: 62
Hispanio 1: 190
Usono 1: 289
Italio 1: 291
UK 1: 383
Francio 1: 400
Nederlando 1: 433
Germanio 1: 506
La Mondo 1: 1,788

Show thread

Finfine! Mi ĵus trovis la okazon mortigi la blenditan raton (dazipo), aŭ unu el ili, kiu pensis ke mia putoŝirmilo sufiĉis por domo. Mi sentas iom malbona ĉar la morto neniam estas tuja kiel montrata en la filmoj.

Eble, iun tagon, mi havus la okazon trovi la dazipon kiu fosis hejmon sub la betonosubkonstruaĵo. ☠️

Paco je vi, blenditulo. Malĝusta loko, malĝusta tempo.

Nu, mi sukcese superis la emon cigaretumi sed nun ofte troviĝas maĉtabako en mia buŝo...

Do ĉu mi sukcese malsukcesis aŭ malsukcese sukcesis? 🤔

Show more
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!