Mi parolis kun iujn homojn en la babilejo sur Matrico hodiaŭ. Estis amuza, sed ankaŭ malfacila.

Mi laboris akuzativo. Angla lingvo ne havas la akuzativon kazon, do mi bezonas iom praktiko.

Show thread
Follow

@M Uzu "je" antaŭ ĉiu objekto de frazo. Pro tio, la akuzativo neniam necesas! 🤡

Ha ha, @M , ne, bonvolu ne auxskulti min. 😋

@jsv

@makis @jsv

Haha. Mi konfuziĝis por momento.

Kion signifas "je"?

@M

Nenion kaj cxion. 😋

PIV: "Prep., kies senco estas nedifinita k kiun oni ĉiam povas uzi, kiam la senco ne montras klare, kia prep. konvenas."

@jsv

@M @makis Estas prepozicio, kiun oni uzas, kiam oni ne certas, kiun alian prepozicion uzi. Ĝi havas neniun klaran signifon kaj povas esti uzata anstataŭ kiu ajn alia prepozicio. 😉

@M @makis @jsv "je" estas prepozicio kiun oni uzas en kelkaj situaciaj, en kiuj neniu alia prepozicio klare taxgas. Ne estas bona gxenerala regulo; oni bezonas parkerigi uzojn. Oni uzas "je" por tempoj ("mi venos je la 10a horo), kun kelkaj verboj ("mi kredas je Dio"), kaj iuj aliaj. ....

@M @makis @jsv Oni povas (laux Zamenhof) anstatauxi "je" per la akuzativon ("mi venas la 10an horon"), do kelkaj esperantistoj proponas, ke oni povas fari la malon: anstatauxigi iun ajn akuzativon per "je" ("mi mangxas je picon"). Tio ne estas gxenerale akceptita! Ne uzu "je"-on anstataux la akuzativon, se vi volas paroli normalan, kutiman Esperanton. :) Estas interesa ideo, tia uzo de "je," sed nur interesa ideo.

@M @makis @jsv (mi mistajpis; mi volis diri "mi magxas je pico" kiel ekzemplo de tiu stranga uzo de "je")

@edheil @M @jsv

Mi konjektas ke Zamcxjo volis uzi "je" antaux objekto anstataux la n-finajxo. 😇

@edheil

Nu, laux Descartes, la mondo estas tia kian mi konjektas, do mi pravas! Uzu "je" lauxvole. 🤭

@M @jsv

@makis @edheil @M Nu, li ankaŭ permesis uzi akuzativon anstataŭ kiu ajn kazo. Do, ni parolu jene: ni uzu "je" antaŭ objecto; ni uzu akuzativon anstataŭ ĉiuj prepozicioj. Ĉu ne estus vere laŭfundamente?

Kompatinda @M , ni inundas la sciigejon de @M per bagatelajxoj. 😂

@jsv @edheil

@makis @M @jsv ne estas interese por esperantistoj pridiskuti ordinarajn aferojn, do kiam oni demandas pri aferoj, kiuj estas ordinaraj ("kiel oni uzas tiu prepozicio?"), oni ricevas respondojn pri interesaj neordinaraj aferoj ("cxu ni uzu je-on anstataux -on-on??").

Tial en la bone regita fejsbuka grupo "Duolingo Esperanto Learners", la gvidanto Lee Miller malkuragxigas interesajn konjektojn, por ne konfuzigi komencantojn. :)

@edheil @makis …kaj tial la grupo plenplenas je enuigaj respondoj al facilaj demandoj. Fi! Do mi ne plu partoprenas ĝin! (Kvankam la vera kialo estas, ke mi ne plu havas fejsbukan konton.)
[@M: "plena je" estas unu el la esprimoj, en kiuj oni fakte uzas "je", kvankam iuj preferas diri "plena de".]

@jsv @makis @M tiu grupo ne estas por vi! Gxi estas por uloj, kiuj bezonas lerni enuigajn aferojn. Kaj tiuj, ki volonte respondas enuige. :)

Sed ne uzi Fejsbukon estas bona ago (aux ne-ago).

@edheil @makis @M Nu, eĉ se mi volus… laŭ la reguloj de tiu grupo, nur spertuloj rajtas respondi al demandoj, kaj kiam mi vidis tie tiajn partoprenantojn kiel Slavik Ivanov (kiu instruis Esperanton al mi en 2002) aŭ Boris Kolker (kiu instruis Esperanton al duono de Sovetunio) mi ial ne kuraĝis ŝajnigi min spertulo. 😂

@jsv spertuleco (?) estas relativa afero. Vi estas esperantisto tra multaj pli jaroj ol mi, sed mi pretendas spertulecon donante konsilon al @M kvazaux.

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!