Mi forigos Vindozon de malnova portebla komputilo kaj instalos Linukson en ĝin.

Bonvolu rekomendi iun taŭgan Linukson.

Mi uzos ĝin ĉefe por Esperantaĵoj.

Tradukado / blogado.

Eble iom da GIMP-ado.

Antaŭdankon, karaj.

Amike via.

@makis Dankon, mi legos pri ĝi. Ĉu estas iu specifa bona trajto de ĝi por malnova tekokomputilo?

@ekbruliganto Gxi estas malpeza operaciumo, uzas tute malfermitajn programarojn (ekz. Iceweasel anstataux Firefox [sed ja eblas elsxuti aliajn programarojn]), kaj estas la bazo de multaj, multaj aliaj operaciumoj: Ubuntu, mint, kaj aliaj pli malpli nur estas Debian kun aliaj programaroj jam instalitaj.

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!