Follow

Mi scias ke ial mi daŭras malŝpari mian vivon sed tamen, jen la kontata universo Esperanto-radika bazite je la nuna datumbazo.

Grando laŭ interkonekteco, koloro laŭ komunumeco.

PS Mi ankoraŭ ne scias kial ĉi tio neniun interesas sed tamen ĝuu. Aŭ ne.

PSS Mastodon ne ŝatas SVG, ĝuu do ĉi tiun malaltkvalitan PNG kie ne eblas legi la malgrandajn nodojn.

@makis Al mi ega plaĉas la konstelacio de kompleta virg kaj de vigla intens. Tamen mi ne vidas nigran truon en la mezo ... nu, ja ĝi estas nevidebla. Tie ŝajnas esti blanka nano (sed kun nedistingebla nomo)

@sebacyp Neee, ne ekzistas nigra truo sed ĉiu nodo havas sian propran graviton, altirecon, kaj forpelecon. Jen kial ege interligitaj vortoj estas pli malpli proksime (samkoloritaj nodoj).

Ankaŭ ju pli centra, des pli vaste ligita estas vorto trans la universo. Jen kial nodoj en la centro eble ne havas multajn interkonektojn (grandeco) sed tamen ligas unu flankon al la alia.

Tre interese!

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!