Follow

La /movado/ Esperanta estas tute fuŝita se daŭras regi ĝin La "Spertuloj."

@makis ?
Kion vi celas? Kutime la organizaĵojn gvidas "aktivuloj" kiuj foje havas sian "vizion" ofte ne plaĉantan al aliaj, kiuj konsideras sin same gravaj. Sed ĉiuj ja scias, ke kapitano povas esti nur unu. :)

@sebacyp Nu, ĉiam ĝenas min la vizaĝo de Esperantujo: komencanto provas trovi helpon/konsilon/ion ajn kaj alfrontas barilon plenplene je kritikemaj Spertuloj™ kies ŝajne nura kialo por vivi estas kritiki la lingvouzon de la komencanto.

Kiom da komencantoj Esperantujo perdiĝas pro tiu sperto, mi scivolemas?

Multajn, mi konjektas.

@makis
Klaŭnoj, rusiaj kodumuloj kaj spertaj esperantisoj. Vi usonanoj certe havas strangegan aron de fobioj. 😝
@sebacyp

@jsv @makis @sebacyp Hodiaux mi lernis la vorton "kodumulo," tre bone!

Mi mem spertas suficxe da bonvenemo de spertuloj dum mia komencado (kiu eble ankoraux dauras....). La Duolingo Esperanto-Learners Fejsbukgrupo estas precipe helpema, regata tre bone de Licxjo (Lee Miller), nun akademiulo.

Eble mi havis bonan sxancon, aux @makis , malbonan sxancon.

@jsv @makis @sebacyp pri klauxnoj, mi kredas ke tiu fobio estras iome troigata. Estis du konataj malbonaj klauxnoj en Usona kulturo, la reala murdisto John Wayne Gacy, kaj la fikcia monstro Pennywise, kiuj metis la ideon de "malbonaj klaunoj" en la popola menso. De tio, gxi kreskas, sed la *ideo* de klauxn-fobio estas pli disvastigita ol ia reala fobio.

@makis tiuj kiuj plej bone kapablas regi aperu por tion fari. alie, estus krimo lasi la regadon al nekompetentuloj.

@ekbruliganto Hmm, nu, kio se la Spertularo™ ĉiam pli laŭtas ol la veraj gvidantoj de la lingvo...

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!