@makis Hej, ĉu mi rajtas aldoni vian blogon al blogoj.gemelo.org ? se vi ne ŝatas ke ĝi kopius la enhavon de via blogo mi povus agordi ĝin por ke ĝi anoncu nur la titolojn.

@bpeel

Faru laŭplaĉe. Eble estus pli bone montri nur resumon sed ne tiel gravas al mi.

@makis, vi demandis kiel esperantigi N-gram. En matematiko funkcias la t.n. N-opoj kiuj, laŭ difino, taŭgus (vidu: eo.m.wikipedia.org/wiki/Opo). Sed viakaze ĝi estu N-gramopo (gramatika opo) aŭ N-lingvopo (lingva opo).
Ĉu iu propono plaĉas?

@sebacyp Jes! Mi pensas ke n-opo estas tute ĝusta Esperantigo... Sed mi ankaŭ ŝatas N-gramopo.... Kaj n-lingveropo... Kiel decidi?! 🤔 😋

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!