Follow

Nu, mi volis skribi duonsarkasmecan hupon pri kiel la interretuzantaro (espereble nur la usona) pli kaj pli tro facile ofendiĝemas sed nun mi dubas min mem.

Tamen, nun mi volas montri al vi ion ajn mian kiu estas vere ofendigema.

Sed kion montri estas la demando... Hmmmm.

Ĉu la pafilojn? Tio ĉiam estas koleriga temo, ĉu ne?

Ptz, mi ege ĝojas ke baldaŭ Glock havigos 22LR manpafilon. 🤠

Show thread

@makis Ne, mi pensas ke la kresko de reta ofendiĝemeco estas tutmonda.
Aliflanke, ŝajne nur usonanoj esperas, ke la tuta mondo havu universitatajn kursojn "Kio ofendas usonanojn kaj kiel eviti tion". 😛
(Neniu uzu 👌 geston, ĉar ia frenezulo en Usono decidis, ke ĝi estas rasista; neniu farbu la vizaĝon negra, eĉ en regionoj, kie oni apenaŭ vidis negrulojn kaj neniam aŭdis pri blackface; ktp.)

Paroli pri pafiloj estas 👌 , laŭ mi. Nur ne vendu ilin ĉi tie. 😉

@jsv Eĉ pli amuze estas kiam oni legas la "fontojn" de artikoloj de retaj gazetoj, aparte tiuj kiuj proklamas "LA MONDO KOLERAS" aŭ simile: kelkfoje estas nur unu Tvitero-pepo kiu havas nur kelkajn "ŝatojn" kaj "repepojn." 🙄

@jsv Ĉu oni rajtas havi/porti/posedi pafilojn tie?

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!