Follow

<nerdo>

Mi finfine decidis aĉeti kazinajn ludkubojn. Normalaj ludkuboj, ĉar la truoj estas malplenaj, emas montri kelkajn ciferojn pli ofte ol la aliaj. En la truojn de ĉi tiuj ludkuboj, samdensaj materialo estas enmetitaj. Pro ĉi tio, la centro de gravito vere estas la centro de la kubo kaj la ludkubo emas al vera hazardeco.

</nerdo>

Fakte, nun ke mi baldaŭ estos kapabla (pli malpli) krei hazardajn numerojn, mi volas starigi taglibron kaj registri kelkajn ĵetojn de la ludkubojn. 🤓

Show thread

Erm... Mi neniam povas memori kiel uzi la vortojn cifero, numero, numeralo, aŭ nombro... 😭

Show thread

Jen la komenciĝo (per ĉi tiuj ludbukoj nehazardecdonaj): 616341163642663642363253.

Do:

1 @ 12.5%
2 @ 12.5%
3 @ 25%
4 @ 12.5%
5 @ 4.2%
6 @ 33.3%

Jam montriĝas emo al 6 (la malo de 1, kiu havas preskaŭ plenan surfacon [t.e. pli peza]).

Ĉu pedante, jes. Ĉu interese, ankaŭ jes.

Show thread

@makis
Mi pensas, ke konfuzi ilin estas ja korekta uzado.

En la rusa, “nombro” kaj “cifero” teorie devus esti uzataj same, kiel en esperanto, sed praktike pli ofte ol ne oni uzas ilin kiel sinonimojn. 😉

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!