<nerdo>

Mi finfine decidis aĉeti kazinajn ludkubojn. Normalaj ludkuboj, ĉar la truoj estas malplenaj, emas montri kelkajn ciferojn pli ofte ol la aliaj. En la truojn de ĉi tiuj ludkuboj, samdensaj materialo estas enmetitaj. Pro ĉi tio, la centro de gravito vere estas la centro de la kubo kaj la ludkubo emas al vera hazardeco.

</nerdo>

Fakte, nun ke mi baldaŭ estos kapabla (pli malpli) krei hazardajn numerojn, mi volas starigi taglibron kaj registri kelkajn ĵetojn de la ludkubojn. 🤓

Show thread
Follow

Jen la komenciĝo (per ĉi tiuj ludbukoj nehazardecdonaj): 616341163642663642363253.

Do:

1 @ 12.5%
2 @ 12.5%
3 @ 25%
4 @ 12.5%
5 @ 4.2%
6 @ 33.3%

Jam montriĝas emo al 6 (la malo de 1, kiu havas preskaŭ plenan surfacon [t.e. pli peza]).

Ĉu pedante, jes. Ĉu interese, ankaŭ jes.

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!