Follow

Damne, mi ĉiam volis kalibro-specifajn pafilojn por pli faciligi la stokadon de kartoĉoj. Nun ĉi tiu fiasko:

Maldekstre al dekstre: .22 LR, .380 ACP, 9mm, .44 winchester, 5.56 NATO, 30-30 winchester, 12 kalibro. Ne inkluzivante tiujn pafilojn kiujn mi neniam uzus.

Kaj, jes, fotite sur PIV ĉar... kial ne?

@makis Mallaŭdinda amo al milito kaj ilia ilaro. Kvazaŭ ekzistus nenio alia admirinda en la mondo

@sebacyp Ĉu kvazaŭ pafilo nur utilas en milito, posedantoj estas militemaj, aŭ ke posedantoj taksas pafilojn pli altaj ol ĉio alia?

@makis Mi konas neniun alian uzon de pafilo ol mortigi. Same, de la kugloj. Se iuj kolektas ilin kaj eĉ fieras pri la kolekto, iuforme laŭdas la motivojn de ilia ekzisto.
Mi povas imagi ke iuj laŭdas ornamaĵojn, precizecon kaj majstrecon de ilia produktado. Sed tio ne ŝanĝas "ideon" kiu estas malantaŭ la ilaro.
Tio similas al la bestaj kapoj pendigitaj sur la muroj de ĉasistoj - la kapoj estas belaj, lerte prilaboritaj, sed la posedanto volas montri ion alian.
@makis, mi ne supozigas ke vi estas aktiva uzanto de tiu ilaro - pafisto, kiu nur atendas eblecon uzi sian kolekton

@sebacyp Ahh, miasperte, ĉi tiaj konversacioj preskaŭ neniam estas produktemaj ĉar oni jam antaŭformis opinion. Sed tamen, ek! 😀

Mi ĉiam konsilas ke oni partoprenu pripafilan/pafilosekurecan kurson almenaŭ unufojon se oni neniam uzis/uzus ilin. Oni baldaŭ komprenus ke oni ne timu la pafilon sed tiun malantaŭ ĝi. Sed mi ne scias kie vi loĝas aŭ ĉu tio eblas.

Post almenaŭ jardeko, miaj pafiloj (ja) mortigis nur venenajn serpentojn, paperon, kaj argildiskojn (k didelfon k rano pro kompato). 🤷‍♂️

@makis, mi loĝas en Pollando kaj mi jam uzis pafilon, kvankam nur la pneŭmatikan, kaj se mi emus, ne estas problemo partopreni tian kurson.

oni ne timu la pafilon sed tiun malantaŭ ĝi

Konsentite - problemo estas la uzanto - oni povas uzi la pafilon sporte, same kiel oni povaz uzi balailon por iun mortigi.
Sed, onidire, la ebleco kreas faron. Tiel - sen pafilo maloftas pafmortigoj ;)
Hmm, vi konvinkis min - vi povas fieri pri la tre valoraj/belaj/interesaj historie/teĥnologie pafiloj ... ĝis vi ne fieras ke, per ili, vi mortigis X ŝtelistojn kaj Y transpasantojn ;)

@sebacyp La frazo "la ebleco kreas faron" kaptis min. Mi pensas ke tio ankoraŭ kaptas la senton ke "oni ne timu la pafilon." Ĉar ene de tiu frazo estas la senmenciita ideo ke se oni havus X, tiu tion uzus por mortigi. Oni povus diri tion pri ĉio ajn!

La dua estas "sen pafilo maloftas pafmortigoj." Amuze sed pli ĝuste "sen (la) pafilo maloftas pafmortigoj," ĉu? Ideale, jes, neniu pafilo ekzistu. Sed en nia universo, ili ja ekzistas.

1/2

@sebacyp Ĉu utilas priparoli la pafilon mem kaj kiel forbari ilin aŭ ĉu tian homon kiun uzis pafilon aŭ iun ajn alian rimedon por mortigi kaj kiel helpi ilin? (laŭ mi la dua, kompreneble 😀 )

Ĉu akcidente pafi trapasanton? Ne, mi loĝas en la kamparo. Nur la ŝteliston celatan mi trafus. 😋

2/2

@makis La ĝusta diraĵo estas "ŝanco kreas ŝteliston" kaj kutime signifas, ke ekzemple vidante monujon surstrate, iuj ĝin forprenus anstataŭ redoni.

se oni havus X, tiu tion uzus por mortigi

vi iom troigis. Imagu la jenan situacioj: en vian domon eniras maskita persono. Vi havas pafilon kaj direktas ĝin al li kriante "ne movu!". Li tamen movas. La ŝanco ke vi lin pafos estas sufiĉe granda. Nun, ĉu pafmortigo estas la ĝusta puno pro ŝtelo? Se vi ne havus la pafilon, ŝanco de troa puno ne estus tiel granda

@sebacyp

Nu, mi estis pensanta pri la plej freŝaj atakoj tranĉilaj en, se mi memoras ĝuste, Britio. Ie kie pafiloj estas ege reguligitaj kaj limigitaj. La frenezuloj ne kapablas akiri aŭ laŭleĝan aŭ kontraŭleĝan pafilon kaj do uzis alian rimedon por fari siajn malbonaĵojn.

Sed laŭ via ekzemplo, mi pensas ke ni havas la ĝojon de postvido. Mortigi ŝteliston por ŝtelado tute estas troiga puno, konsentite -- postvide.

1/

@sebacyp

Sed mi ne konas okazaĵon kiam ja ŝtelisto anoncis sin kiam tiu rompadas la pordon de ies domo kaj diris "mi nur estas ŝtelisto! mi nur deziras viajn posedaĵon kaj ne intencas fari ion alian malbonan!"

Sensence amuza ekzemplo, jes, sed oni neniam scius tiumomente kial tiu estas en la domo aŭ ĉu tiu mem havus pafilon, glavon, tranĉilon, basbalstangon, ktp ktp. Do diskuti pri la ĝusta puno por ŝtelado ne ĝustas por la situacio, ĉu?

2/2

@makis Jes, koncerne al ordinara ĉiutaga violento, tranĉiloj, hakiloj kaj aliaj instrumentoj pli ol sufiĉas por mortigi kiom ajn da homoj. Sed aliflanke, ni ankoraŭ havas malpli da tiuj impresaj amaspafadoj, pri kiuj via lando iĝis fifama. 🤷‍♂️ @sebacyp

@makis Sed nuntempe ĉe ni neniu kulpigas armilojn pri violento. Ĉiu malbono sendube okazas pro Interneto kaj precipe pro komputilaj ludoj. Nu, ankaŭ pro usonaj ŝpionoj, sed tiuj pleje agas per la videoludoj. Jen kial ni klopodas izoliĝi. 😉 @sebacyp

@jsv

Mi legis esploron antaux multaj jaroj k kiam junulo mortigis sin k estas raportita en la novajxoj, la kvanto da aliaj junulo-sinmortigoj kreskas, aparte se estas dirite /kiel/ tiu mortigis sin.

Alivorte, ju pli lauxta k pli ofte cxi tiaj aferoj estas ripetataj des pli forta estas la efiko je tia-inklinigxitaj homoj.

Nuntempaj amaspafadoj (aux ecx nur pafado) estas ripetataj 24/7 dum semajnoj. Kiel vi pensas tio efikus homon k emus fari amaspafadon?

Nu, tio estas unu teorio.

@sebacyp

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!