Follow

Hah, mi ĵus afiŝis ĉi tion al Fejsbuko. Kian reagon vi pensas ke ĉi tio ricevos?

@makis Mi ne komprenas pri kio temas la bildo, do mi ne scias 🤷

@persi @makis Tute ne necesas kompreni ion ajn por antaŭvidi, kiel oni reagos en fejsbuk'. 😉

@persi @makis (sed aŭ vi preteratentis la nomon sur la skribiloj, aŭ mi envias vian kapablon ignori usonan politikon 😜 )

@jsv Kompreneble mi ignoras usonan politikon. Mi estas eŭropa ŝovinisto 🧐
@makis

@persi @makis
Nu, ĉar Trump estas rusa agento, mi iomete sekvas lian karieron. 😉

@persi @jsv @makis Tio estas lia genio: agi tiel ke aliaj homoj profitu de sia sukceso. Do kiel ajn fusxe li agas, aliaj homoj fari ke li sukcesu, por ilia profito. Do, li estas ruza ulo, cxar li estas utila ilo por aliaj (rusaj aux ne).

@jsv Nu, mi ne vizitas Fejsbukon de antaŭ multaj jaroj, mi jam ne plu memoras 🤷
@makis

@persi Tiuj estas la skribiloj uzitaj por subskribi la deklaron por la forpeligo de tiu-kiu-ne-devus-esti-nomata. 😋

Ĉu ŝi ne estis (unu de) la ĉefaj iniciatantoj kaj proponantoj de la forpeligo?

Se ne, ankoraŭ amuza, laŭ mi. 🤡

@ekbruliganto @edheil @persi

@makis @ekbruliganto @persi Jes kaj ne. Sxi longtempe rezistis la forpeligon, cxar sxi sciis tutplene ke gxi ne havus finan sukceson, malgraux la ebla sukceso en sxia cxambro, pro tio - ke liaj kunpartianoj en la alia cxambro timas lin, kaj neniam forpeligus pro iu ajn kulpo.

Sed suficxaj atestantoj akuzis lin de krimoj kaj fiagoj ke sxi ne plu povus heziti kaj ekagis la aferon, esperante ke ecx se gxi mem ne sukcesus, gxi malkovrus al la popolo pli indikajxoj de krimoj. Kaj tiel okazis.

@makis @ekbruliganto @persi Cxu ia efiko devenos de la tuta afero... ni lernos estontece.

@persi Se mi memoras la ĝustan kvanton, mi perdis almenaŭ 3 "amikojn." Alie, silento. 🤷‍♂️

@makis @persi Huh, ĉu? Neniu eĉ nomus vin faŝisto? Tio ne estas la fejsbuko, kiun mi konas kaj amas. 🤣

@jsv Neniu nomis min faŝisto kiam mi estis tie. Oni nomis min feminazio, veganazio kaj gramatiknazio, sed ne faŝisto 🤔
@makis

@persi @makis Mi ne multe skribis ĉe fejsbuko, do ĝenerale neniu nomis min io ajn. Fejsbuko, tamen, ĉiel ajn blokis min tempaltempe kaj postulis, ke mi ŝanĝu pasvorton, ktp. 🤷‍♂️

@jsv Mi estis juna kaj revoluciema 🤷

Kial Fejsbuko ade blokis vin?

@makis

@persi
Ili ĉiam plendis pri iu “suspektiga aktiveco” ĉe mia konto. Mi supozas, ke fejsbukaj robotoj taksis stranga ke mi afiŝas el 4 landoj (kaŭze de VPR) en kvar lingvoj dum la sama semajno, aŭ io simila.
@makis

@jsv Min ankaŭ malŝatas multaj retpaĝoj ĉar mi ofte forvoŝas la kuketojn aŭ uzas privatan moduson de la retumilo. Antaŭ nelonge mi pagis ion per, eh, Pagamiko — kaj mi ne nur bezonis la pasvorton kaj la „unufojan numeron“, sed poste devis ankoraŭ solvi iun enigmon…

Mi foje ŝatus havi ion kiel diplomon, kiu diras al la retpaĝoj, ke mi kapablas uzi komputilon kaj ke mi akceptas, ke eventualaj fuŝoj estos mia kulpo ;-)

@xeno
Jes, mi serĉis ĉe fejsbuko markobutonon “Ne, mi ne pensas ke mia pasvorto estis kompromitita; kaj ne, mi ne konsentas, ke ŝanĝi pasvorton senkiale po du fojoj en monato estas bona rutino; kaj jes diable, mi estas fakulo!”, sed trovis nur “forigi la konton”. Nu, ankaŭ tio servis. 😂

@jsv Nu, se ili havas nur tiun butonon, tiam eblas nur tiu elekto :D

@persi Revoluciema gramatiknazio? Ĉu vi agitis kontraŭ la reganta gramatika reĝimo?
@makis

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!