Suprizas min ke ankoraŭ ne estas multe da diskuto (pli ĝuste: neniu) en esperantujo pri la koronaviruso.

Ĉu ne estas strange ke Ĉinio kvarantenigas tutajn urbojn kiuj havas milionojn da loĝantoj kaj faras amasdesinfektadon de la stratoj per kamionoj kiuj ŝprucas desinfektaĵonebulon nur "por la gripo"? 🤔

Facebook kasxas cxiun afisxon kiam oni provas sercxi afisxojn pri la koronoviruso krom nur tiujn de "aprobataj/preferataj" fontoj: CDC, AMA, grandaj malsanulejoj...

Show thread

Nun Singapuro, Irano, Italio...

Teksaso, Usono jxus permesis pasagxerojn de la feriosxipo forlasi kvarantenon post 14-tagoj.

Mi pensas ke nun mi seriozas: ek al la memizoligxo! 🚀

Show thread

Mi mem ne konfirmis sed iu diris ke dum la hodiauxa CDC raporto, jxurnalisto demandis cxu "cxi tio estas la krevigxo?" (versxajne pro italio, irano, ktp.)

Respondo: "Nun estas la tempo por prepari. La tempo por fari do fermas." 🤔

Show thread

La WHO diras ke COVID19 ne🤨 estas pandemio cxar ili ne plu uzas tiun vorton...

Show thread

@makis Kiu(j) estas la diferenco(j) inter "Fabrikite en Ĉinio" kaj "Fabrikita en Ĉinio"?

@trinukso Ho ve. Ne gramatikumi min nun, estas malfrue ĉi tie! 😋

Unuaj pensoj: sen subjekto, -e regas. Estas malfrue -- la tago estas malfrua. Ĉi tiu masko estis fabrikta en Ĉinio -- fabrikite en Ĉinio.

@makis @trinukso Estas bona klarigo, dankon. Mi ĵus havis diskuton pri simila temo.

@persi ..... 2 Tenerife, 1 Madrid, 1 Barcelona, 1 Villarreal... (vi ja estas en Hispanio, cxu ne?)

@jsv Ha ha, mi kaj bone kaj lauxte ridis pro tio. Dankon! 😋 🙃

@makis Bone, tio ja estas la lasta espero, kiu restas. Rido kaj bonhumoro prifortiĝas la imunan sistemon 😛

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!