Follow

Finfine, la konservbolilo alvenis por bokalumado. Nun mi kapablas konservi/bokalumi ĉion ajn: vegetaloj, fruktoj, viando...

Nun bokalumanta lardon kaj kolbason.

Mia transformiĝo al frenezuleco estas kompleta.

Dank' al

🚀

Malsukceso.

Nur la lardo iom sukcese vakuigxis. La kolbaso, tute ne. 😢

Mi pensas ke mi tro striktigis la kovrilon kaj la aero ne kapablis eskapi kaj fusxis la gumon de la kovrilo.

Nun mi provas terpomojn. Bonsxancon al mi!

Show thread

Tuta sukceso (preskaŭ)! Ĉiuj forte vakuiĝis. Sed unu bokalo fendiĝetis. Aŭ pro mi aŭ la bokalo mem, mi ne scias.

Kaj jen! terpomoj: konservitaj kaj senlime manĝeblaj (sed des pli nutraj, ju pli freŝaj).

Mirinde!

🤠

Show thread

Ho, ĝi ne estas fendita. Nur trompo de la lumo. Hura! 😎

Show thread

@ekbruliganto Antaŭ ol morti pro malsato dum la apokalipso, kompreneble. 😋

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!