Follow

Ĉu vi iam kaptis serpenton per ŝovelilo, hazarde paŝis sur fajroformikoneston, kaj dum la forpelado de la fajroformikoj je la piedoj lasis al la serpento forkuri subdomen?

😑

@makis Ĉu vi ankoraŭ vivas post tiom da malagrablaj renkontiĝoj kun Naturo? Tie ĉi, la plej "terura" zigzaga vipero kuras for de homo kiel eblas. Mi rimarkus enpaŝon en formikejon sed ne pro la doloro.
Vi vivas en terura kaj danĝera ĉirkaŭaĵo

@sebacyp Hah, nu, verdire, tiu serpent ne estis venena sed mi ankoraŭ ne deziras ke ĝi estu sub la domo: ties feromonoj nur altiros pliajn serpentojn.

Sed tiuj fajroformikoj.... etaj idaĉoj de satano mem...

La bildo ne estas mi sed jen kiel mia piedo aspektas:

@makis eble la serpento venena ne estis sed la formikoj tutcerte jes!
Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!