Follow

Se, ial, mi estus baldaŭ finriparinta la barilon, mi ankoraŭ ne scias kiun bestaĉon meti en tiujn terpecojn.

Ĉu bovojn? Ilia fekaĵo tro odoraĉas.
Ĉu kaprojn? Ili manĝas ĉion ĝis la tero estas nuda.
Ĉu ĉevalojn? Nuntempaj ĉevaloj estas tro bezonemaj.
Ĉu numidedojn? Ili tro laŭtas.

Ĉu azenon? Kaj eble alian amikon azenan? 🤔

Ĉu viandodonajn kokojn? 🤔🤔

@makis Ĉu hommanĝantajn krokodilojn?
Eble ŝafojn? Ili malpli danĝeras ... kvankam, ĉe vi ĉio danĝeras. Do, la krokodilojn.

@sebacyp Jes, jes. Mi sxatas kiel vi pensas... Cxirkauxfosajxo plena je akvo kaj hommangxantaj krokodiloj... 🤔

@makis Plaĉas ankaŭ al mi la nur- ideoj. Sed kial ili laŭtas? Eble havu la eŭropan specon - ili tute silentas

@sebacyp La numidedoj kiujn mi renkontis cxi tie estas grandaj (eble duoble la grando de koko). Klukas kiel kokoj sed pli lauxte. Kaj ili ankaux lauxtege krias kontraux cxio kiu timigas ilin. Kelkfoje homoj ecx posedas ilin kiel alarmilon nur por averti al oni ke io (auxto, homo, kojoto, linukso, ktp) estas proksima.

Sed ili ankaux mortigas krotalojn kaj aliajn serpentojn...

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!