Mi pensis ke la nova elektrobarilo por la kokoj estis iom malforta. Mi diris al mi mem, "ve! mi povus manteni ĉi tion tuttage!"

Hodiaŭ mi scivolemis kiom multe miaj dikaj sandaloj kaŭĉukaj malfortigis la elektropotencon...

Ne necesas, aŭ eĉ decas, diri kiujn vortojn elflugis el mia buŝo kaj kiom kilometroj for ili estis aŭdeblaj...

💀

@makis
Do, kia tensio estas en via elektrobarilo?
Se ĝi vin tiel traktis, kiel sakrus la malatenta koko?
Follow

@sebacyp ~4000 voltoj. Forta sed ne mortiga. Mi estis pli surprizita ol io ajn post mi tuŝadis ĝin senĝene dum la pasinta semajno.

Bonŝance la kokoj kutime restas for de la barilo sed la kelkaj kiuj tuŝis ĝin kriis ezakte kiel mi. 😋

@makis
... kaj forkuradis metante ovojn freneze en ĉiu angulo ... 😁
Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!