Follow

Mi pensas ke mi elektis tro produktemajn kokojn... Dum la pasinta duonmonato: mi fordonis ~60 ovojn, kuiris 48-ovan omleton, uzis ~24 por memfarita pastaĵo, kaj ankoraŭ restas ~36...

😐

@makis Ho, tiom multe!? Kiom da kokoj estas ĉe vi? Mi aŭdis ke baza aproksimo de la kvanto da ovo ĉiutage egalas la kvanto da kokoj + 1.

@xanderleadaren Ha ha, ja. 😅 Mi havas 13 kokojn do mi ricevas ~8-13 cxiutage.

Dependas je la raso sed kokoj kies fako estas ovoproduktado faras ovon post ~23 horoj. Aliaj post 1-5+ tagoj.

Ili do ne estas /tiel/ produktemaj sed 8-13 cxiutage estas multe da ovoj! La najbaroj kaj familianoj sxatas min tamen. 😋

kuiris 48-ovan omleton

@makis Homo! Kiom grandas via pato?! :blobcatfearful:

@tirifto 😂 speciala manĝaĵo por la kokoj kaj la hundoj!

Sign in to participate in the conversation
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!