Aĉeti 100+ kafarbetojn aŭ ne, tio estas la demando. 🤔

@bilku Ne. Mi neniam enspezis monon per kodado. Mi nur estas grandega nerdulo. 🤓

😋

@ekbruliganto

@ekbruliganto Jes. C++ por muzikogenerilo, Raspberry Pi programado por kelkaj aferoj (ĉefe GPS veturigilo), Excel programado por multegaj aferoj, kaj, kompreneble, HTML ĉar WYSIWYG redaktiloj ne ĉiam ekzistis. 👴

@ekbruliganto Tro multe da GIFoj elekti...

Jen mia plej ŝatata... 😋

Nu... Finfine okazis: serpento malkovris ke la kokejo enhavas bongustajn ovojn.

Kaj ĝi eĉ ne ĝuis bonan manĝon lastan. Ĝi manĝis falsan ovon! 🤣

Hieraŭ mi elspezis pli ol horon akvumanta la arbojn sed 1) ŝtormego venis kaj akvumis ilin denove kaj 2) kvaronodetruis la forcejon kaj 3) kaŭzis al mefito ŝirmi sub la domo kaj ĉi-matene 4) la hundoj ĉasis ĝin kaj ĝi ŝprucis odoraĉegaĵon sub la domo kaj nun 5) la domo ne estos uzebla dum kelkaj tagoj...

Ĉu mi menciis ke antaŭ semajno alia akvotubo rompis en la domo kaj nun la akvo estas tute neuzebla?

🤬

@ekbruliganto Oni ankoraŭ ne malkovris la utilon de subdisko (aŭ ekstera disko)!

Dua koko ekkovemiĝis. 🥰

Tamen ankoraŭ mankas virkoko por sukcesigi la kovadon. 🤔

La 100+ plantidoj finfine alvenis.

Nun la demando estas ĉu kreskigi ilin en potoj por vendado post jaro aŭ planti ilin kaj post jaro aŭ du havi multegajn novaj plantidojn senpagajn por vendi... 🤔

Komenciĝas senti kvazaŭ Usono aktoras la libron Atlas Shrugged (La Ribelo de Atlaso) de Ayn Rand.

Aŭ eble mi devas relegi ĝin. Jam multegaj jaroj pasis kaj eble mi mismemoris ion. 🤔

Mi donis la unuan kukumon de la sezono al la kokoj. Ili estis nek imponitaj nek plaĉitaj ke mi ne havis la maizon. 😠

Mi finkonstruis la barilon ĉirkaŭ la fruktoĝardeno antaŭ kelkaj tagoj kaj la cervoj nun preterpasas la fruktoĝardenon. 🙂

Tra la vegetaloĝardeno...

La terrubusoj maturiĝis kaj plenplenas. Mi pensas ke mi faru terrubuslikvoron. 🤔

Mi pensas ke eble la vivo ne intencis ke mi estu farmisto. Mi havas dolorojn en ostoj and muskoloj kiujn mi ne sciis eĉ ekzistis. 💀

Nu... Jen la komenciĝo: 100+ etaj berarbustetoj (rubusaj, figaj, goĝiaj, kaj frambaj).

😱

Show thread

Mi ĵus revizitis la datumbazon de la Rilataro/Sinonimaro. Kia interesa projekto. 🤓

Mi serioze konsideras starigi entreprenon por vendi fruktarbetojn kaj berarbustetojn... 🤔

@tirifto 😂 speciala manĝaĵo por la kokoj kaj la hundoj!

Dankinde unu koko decidis fariĝi kovema. Espereble ĉi tio fariĝos populara kaj kelkaj aliaj ankaŭ fariĝos kovemaj.

Sed ĉi tio signifas ke necesas aĉeti virkokon por doni al ili ovon koveblan.

Sed la virkokumada bruo... Miaj oreloj jam doloras...

Show older
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!