Show more

Mi ĵus denove, sed bonŝance, frapetis la saman piedfingron...... 🤬

Nun eblas verigi konton en Mastodono. Jen la vera mi, ĝi... 🤡

Hieraŭ mi akcidente frapegis mian piedfingron kaj mi ankoraŭ ne certas ĉu la osto estas rompita, fendita, aŭ nur dolora kaj multkolora. >_> tt

Esperantujo plenplenas je nerdoj... Kial neniu nerdo troviĝas Mastodone?

Nerdoj arigu!

Mi scias ke estas nur mi al kiu ĉi tiaj aferoj plaĉas sed tamen donas al mi agrablan senton ĝuste regi la programaron/kodon por fari kion mi volas ke ĝi faru.

Plej lastatempe, mi kodis ion por doni al mi la datumon de la Sinonimaron/Rilataro en la ĝusta formo por bildgi/mapi ĝin.

Tio estas mirinde.

Ekzemple, jen la /tuta/ Rilataro-universo (je 20190922) (sen vortoj kiuj havas ligilojn malpli ol 1).

Mia plej ŝatata respondo: "Vi ne vidas multajn bebojn, ĉu ne?"

Dume, ĉe la Duolingo FB grupo pri la Duolingvo frazo "la malbela bebo dancas rapide":

"Neniu estaĵo estas malbela, precipe bebo! Jam la tempo está por forĵeti ĉi tiun sensencaĵon, ĉu ne?" 🙄

Jen alia: la universo por "akr'," 3 niveloj profunda, grandeco laŭ kvanto da interrilatoj.

@sebacyp kaj la tuta aro de rilatoj por "akr'" (per la malkompleta datumbazo)

Mi ĵus enketis miajn klientojn kaj ŝajnas ke mi ja ne havas multe de laboro por fari dum Oktobro... La motorcikla vagado realiĝis. Nun, kien iri kaj kion fari (teksase/novmeksike/arizone/utae/kolorade)? 🏍️

makis™ boosted

Mi forigos Vindozon de malnova portebla komputilo kaj instalos Linukson en ĝin.

Bonvolu rekomendi iun taŭgan Linukson.

Mi uzos ĝin ĉefe por Esperantaĵoj.

Tradukado / blogado.

Eble iom da GIMP-ado.

Antaŭdankon, karaj.

Amike via.

sinonimaro 

Mi ĵus reeklernis ke ekzistas la Interslava kaj la simpligita versio Slovianto. Hmmm. 🤔

Hmm. Parenteze, ŝajnas ke post la epigloto estas aŭ la ezofago aŭ la traĥeo. Do kiel nomiĝas tio de la lipoj ĝis la epigloto? Buŝo/buŝkavo (?) > gorĝo(?) > epigloto. Kaj de tie, stomaken aŭ pulmen.

Show more
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!