Show more

Mi ne scias ĉu ekzistas kaj pli realan kaj pli belan version de Norah Jones.

youtube.com/watch?v=ZBseZ6y7hD

😍

Ŝajnas ke mi malforte traktis la dazipojn. Ne sufiĉas ke mi rajtigis al ili kaj loĝi kaj fari ion ajn almenaŭ 30m for de la domo... nun ili mokas la hundojn dum ili vagadas kaj stumbladas 1m ekster la hundobarilo...

🙂 😐 👨‍🌾

Internaciuloj: necesas al mi nederlandlingvaĵoj por projekto (20-30 stratoj/lokoj/ktp). Ĉu iu scipovas paroli kaj registri sondosieron nederlande?

@Irizanjo
?

Nu, mi volis spekti la debaton prezidentan Usonan sed mi pensas ke mi hazarde spektis du stultulojn maljunajn kverelante pri nenio.

Mi diris al mi mem ke mi pretas por la somero finigxi. Sed estas 15*c nun kaj mi estas tiel malvarma. ⛄

Ĉu estus malbone ke jam amuzus min la furoro se, plej verŝajne kiam, tiu-kiu-ne-devus-esti-nomata estus denove reelektita?

Urbanoj Usonaj estas fuŝitaj.

Ĉu eĉ estas nomoj esperantaj por la specoj de subvestaĵoj?

🤔

Nu... Ekster mia fenestro, mi vidis venenan serpenton kiu estis grimpanta arbon trans la kampo. Mi akiris mian fusilon kaj furore kuris al ĝi. Dum mi serĉis la arbon por ĝi mi aŭdis, "kion vi ĉasas?"

Nur estis tiam ke mi rimarkis ke mi portis nur sandalojn, subvestaĵon, pezigitan veŝton, kaj fusilon.

🤦

Ege amuzas min ke ĉe vikipedio (angle) por "Cicero" la pronocadogvido estas jene: "Marcus Tullius Cicero (/ˈsɪsəroʊ/ SISS-ə-roh; Latin: [ˈmaːr.kʊs ˈtʊl.lɪ.ʊs ˈkɪ.kɛ.roː]"

Ĉu sɪsəroʊ aŭ kɪkɛroː?!

🤯

Aŭ mi vidis grandegan katon aŭ linko loĝas apud mi.

Hodiaŭ estos la unua tago sen klimatizilo.

Vintro venis.

Nu, mi pensis ke mi estis nur diketa sed dum la pandemio mi perdis ĉirkaŭ 15kg kaj mi ankoraŭ havas almenaŭ alian 5-7kg por perdi.

Eble mi ja estis dika.

🤔

Baldaŭ teralveniĝo!

Vento je 240km/h. Alto de la akvo ĉe la maro kaj proksimaj riveroj altiĝos je 3-5m. 😬

Show thread

Uragano Laŭra intensiĝis kaj surteriĝos kiel 4a grada uragano (5 estas la plej alta kaj plej detrua). 😮

makis, la boosted

Nova ĝisdatigo al sinonimaro.com . Ĉu ĝi ankoraŭ restas neuzata? 😭

Mi tralegis la forumon de Lernu hieraux kaj sentis min kvazaux denove komencanto, kiam la lingvo estis nova kaj stranga.

Kaj ke iom mankas al mi esti lingvo-helpanto kiam Ana Pana estis la kurso.

Show more
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!