Show newer

Esti plenkreskulo estas laciga. Tiu kiu diris ke ĝi estus amuza estis mensogulo. 😑

Ju pli mi provas prepari la arbaron, des pli mi trovas lokojn kie la planto toksikodendro (angle: poison ivy) plenplenas. Unu loko eĉ troviĝas 10+ maturajn toksikodendrojn (>8-15 jaraĝajn!) grimpantaj ~7 arbojn ĉirkaŭata de toksikodendridejo je almenaŭ 40m^2 granda.

Mi ne estas plaĉata.

😑

Mi kutime laboras almenaŭ iom ĉiutage sed ĉi tiu semajnfino, mi elektis ne labori por ripozi. 😀

Sed mi tamen elektis starigi kelkkilometrojn da barilo. 🤦

Mi eĉ estas relernanta trigonometrion por agordigi la tegmenton por lasi al la sunlumo (aŭ ne) eniri la fenestron por varmigi la domon.

Ĉu ekzistas samnerdulo kiu ŝatus kontroli mian matematikaĉon?

Nigraj = konataj kvantoj, verdaj kalkulitaj, ruĝaj la celataj.

Kvankam tio supozas ke 1) ekzistas nur 5 horoj da sunlumo ĉiutage kaj 2) la baterioj havas sufiĉan elektron por elektrumi ĉion dum 3 tagoj sen sunlumo. 🤔

Show thread

Mi komencis kalkuli la bezonojn de sunoelektrosistemo kaj mi estas suprizita. Por elektrumi nur komputilon, komputilorilaltitajn aĵojn, kaj kelkajn lumilojn necesas havi ses 100-amperohorajn bateriojn kaj kvin 300-vatajn sunokolektilojn... 😑

Mi esperas ke mi ie miskalkulis... 🤔

Mi uzis la novajn 15kg pezaĵojn hodiaŭ dum 1.7km kuretado.

Bonŝance, mankas al ĉi tie eĉ la plej malgranda ŝanĝo de alteco.

☠️

Hodiaŭ mi translokigis plurajn arbetojn koniferajn. Kelkajn por kaŝi la bienon el la vojo, la aliajn por, espereble, komenci la ekarbariĝon en la kompatinde nudaj kampoj.

Matenmanĝo hodiaŭ: /freŝaj/ lardo, frititaj terpomoj, fritita meleagraĵo, ovoj, kaj spica kapsikosaŭco. Mi forgesis kiel bongusta estis freŝa manĝaĵo. 🤤

Almenaŭ mi nun havas sufiĉan kvanton da dolĉa kolbaso itala por konservi kaj nutri min dum la venontaj ok monatoj. 👨‍🌾

Show thread

Mi iris al la manĝaĵovendejo hodiaŭ. La unua fojo ekde Junio 2020! 🙈 🙉 🙊

makis boosted

(Bv ne memorigi min ke baldaŭ alvenos la 15kg pezaĵoj por la veŝto.) 💀

Show thread

Mi eĉ iom pripretigis la teron hodiaŭ. Faligante arbojn. Kreante vojetojn tien... Kaj portante mian 10kg pezigitan veŝton...

Mi estas laca. 😑

Show thread

Hodiaŭ mi decidis ne uzi la betonan subkonstruaĵon de la malnova konstruaĵo. Mi konstruu ion novan, malgrandan (sed nun 3.5x6m) kaŝitan en la arbaro, sunelektrigitan, teroklimatizitan. 👨‍🌾

La apudkamparaj bovoj brunaj ŝajne pensis ke mia bruna hundo estis perdita bovido dum ni promenis la barilon hodiaŭ kaj tre interesiĝis je ŝi. Sed mia bruna hundo pensis ke la brunaj bovoj havis malbonajn intencojn kaj saltis tra la pikdrato por cxasi ilin... kaj al kiu tuj fariĝis vundita pro la pikdrato, kompreneble. Ne sufiĉe por iri al la bestokuracisto sed sufiĉe profunda por cerbumi ĉu uzi haŭtokrampilon aŭ ne. 🤔

Mi forgesis mencii ke mi iel riparis ĝin pere de (verdire) kelkcentaj tiroj de la permana startilo. 💪

Mi pensas ke aŭ la baterio estis malforta kaj/aŭ la malvarmo malfortigis ĝin.

Show thread

Nu... Ŝajnas ke mi estis tro aroganta antaŭe... Ĉar mia elektrogeneratoro ne deziras funkcii... 🤦‍♂️

Sxajne, Teksaso estas tiel malpreparita por negxo, glacio, kaj longdauxra <0*c temperaturo ke la aparato por provizi gason al la elektrogeneratoroj misfunkciis kaj nun ekzistas manko da elektro en la sxtato. La elektrofirmaoj nun faras planitan malsxalton de la elektroreto lauxvice por konservi elektro. 😑

Mi kulpigas ekskalifornianojn. 😈

Okazas nun la plej forta vintra sxtormo ekde pluraj jardekoj. < -10*c, > 10cm da negxo kaj glacio. Butikoj estas fermitaj. La vojoj malvetureblaj. Elektro nefunkcianta. Akvotuboj frostigitaj. Domoj malplenaj je mangxajxo.

Mi:

Show older
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!