Show newer
makis boosted

La geniulo-hundo elektis batali venenan serpenton (denove). Li superis la vipuron (pensu krotalon sen la vostoskuilo) sed estis pikita en la piedo.

Bonsxance cxi tiaj serpentacxoj elektas kiom da veneno uzi. Maloftas do tuta envenenigxo, pli oftas minimuma aux neniu envenenigxo.

Nur ekzistas iom da doloro and iom da sxvelado. Li marsxas, mangxas, trinkas, kaj pisas. Normale kaj la pulmoj spiras kaj la koro batas. Mi pensas do ke estis neniu/minimuma envenigxo.

Kia stultulo. 🤦

Mi elektis ne labori ĉi-posttagmeze por spekti mian novan DVD: la TV-serio-versio (1994) de The Stand de Stephen King. 🧟

Ĉu oni iam prokrastis tiom multe da laboro ke eĉ ne ekzistas sufiĉaj horoj en la tago por finfari la laboron kvankam oni eklaboris je la 06a ĝis la 22a dum la pasintaj kelkaj tagoj?

Mi pensas ke mia emo proktrasti finfine fiaskigos min... Eble mi ja ne estas la majstro de la prokrastemuloj kiel mi antaŭe pensis... 😱

Tamen, se mi vekiĝus sufiĉe frue morgaŭ, ankoraŭ eblus fini la ceterajn sen la scio de miaj klientoj.

Ĉu do sukcesa malsukceso aŭ malsukcesa sukceso?

🤔

Mi iris al la superbazaro hieraŭ kaj mi trovis kaj filmon kaj libron apokalipsotemajn kiujn mi longe serĉis... Ĉu la universo provas diri ion al mi? 🤔

Ho, dolĉa kolbas',
Mi ne aĉetis sufiĉ',
Mi estas malsat'.

usonacxo/chauvin 

Ju pli mi spektas la jugxadon de Chauvin, des pli mi pensas ke ni denove spertos King 2.0. Aparte cxar la por-Chauvin advokato ecx ne komencis prezenti la defendon. Usono estas tumultonta.

Kaj, se 2, "mademoiselle" kaj "mesdemoiselles" estas same prononcataj krom la "z" sono je la pluralo?

Show thread

Parolantoj de la Franca: cxu la fina "S" en "MesdemoiSELLES" estas prononcata?

t.e. 1) -zel aux 2) -zelz

Unuafoje, mi uzis meĥanikan arbotranĉilon (ĉu segilo?) kiu ĉiam timigis min. Estis amuza sperto kaj mi ankoraŭ havas ĉiujn miajn fingrojn. 👍

Esti plenkreskulo estas laciga. Tiu kiu diris ke ĝi estus amuza estis mensogulo. 😑

Ju pli mi provas prepari la arbaron, des pli mi trovas lokojn kie la planto toksikodendro (angle: poison ivy) plenplenas. Unu loko eĉ troviĝas 10+ maturajn toksikodendrojn (>8-15 jaraĝajn!) grimpantaj ~7 arbojn ĉirkaŭata de toksikodendridejo je almenaŭ 40m^2 granda.

Mi ne estas plaĉata.

😑

Mi kutime laboras almenaŭ iom ĉiutage sed ĉi tiu semajnfino, mi elektis ne labori por ripozi. 😀

Sed mi tamen elektis starigi kelkkilometrojn da barilo. 🤦

Mi eĉ estas relernanta trigonometrion por agordigi la tegmenton por lasi al la sunlumo (aŭ ne) eniri la fenestron por varmigi la domon.

Ĉu ekzistas samnerdulo kiu ŝatus kontroli mian matematikaĉon?

Nigraj = konataj kvantoj, verdaj kalkulitaj, ruĝaj la celataj.

Kvankam tio supozas ke 1) ekzistas nur 5 horoj da sunlumo ĉiutage kaj 2) la baterioj havas sufiĉan elektron por elektrumi ĉion dum 3 tagoj sen sunlumo. 🤔

Show thread

Mi komencis kalkuli la bezonojn de sunoelektrosistemo kaj mi estas suprizita. Por elektrumi nur komputilon, komputilorilaltitajn aĵojn, kaj kelkajn lumilojn necesas havi ses 100-amperohorajn bateriojn kaj kvin 300-vatajn sunokolektilojn... 😑

Mi esperas ke mi ie miskalkulis... 🤔

Mi uzis la novajn 15kg pezaĵojn hodiaŭ dum 1.7km kuretado.

Bonŝance, mankas al ĉi tie eĉ la plej malgranda ŝanĝo de alteco.

☠️

Hodiaŭ mi translokigis plurajn arbetojn koniferajn. Kelkajn por kaŝi la bienon el la vojo, la aliajn por, espereble, komenci la ekarbariĝon en la kompatinde nudaj kampoj.

Show older
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!