Show newer

Kvar freŝaj etaj ovoj kaj senakvigitaj terpomoj, frititaj en senakvigita butero flanke de keĉupo kaj spica kapsikosaŭco.

La pandemiovivo estas bona. 👨‍🌾

ptz. kokoj estas stultaj sed ne sufice stultaj. Ili jam komprenas ke mi provas trompi ilin ke mi havas manĝaĵon en mia mano por baldaŭa kaptado kaj karesado...

Ili ĉiam staras ĝuste ekster la kapablo de miaj manoj kapti ilin... 😒

Show thread

Mi komprenas ke preskaŭ neniu atentas miajn hupojn sed intime gvati la kokojn estas kiel eble plej interese. "Gvati" la cervojn, formikojn, dazipojn, kaj eĉ la birdojn estas kvazaŭ gvati etan peceton de la vivo.

Hmm. Mi jxus eltrovis ke proksima bienisto vendas abelojn...

Cxu abelujo estas en mia estonteco? 🤔

Jen la venonta tago, la sama koko, alia ovo. 🥰🥰

Mi eĉ spektis ŝin ĉi-foje... Ŝi duonkaŭris kaj la ovo simple elfalis el ŝi (kun iom da puŝado, kompreneble).

Show thread

Unu koko decidis finfine doni al mi ovon hodiaŭ. 🥰

Mi komprenas ke ne ĉiu havas la samajn celojn kiujn mi havas...

Sed tamen, mi estas pli proksima ol iam ajn havi sendependan, memdaŭrigantan pecon de la tero.

Se mi estus finfine finriparinta la barilojn por la bestaĉoj... 🤯

Mi nur deziris aĉeti kelkajn rosmarenarbustojn sed la plantetejisto konvinkis min aĉeti bananoarbon.

Mi pensas ke mi havas arboproblemon. 😟

Mi pensas ke mi elektis malbone miajn vivcelojn. Anstataŭ fruktarboĝardenon, mi devus kreinta serpentomenaĝerion...

Ĉi-posttagmeze, kontrolante ĉu la akridoj ankoraŭ manĝas miajn arbetojn, krotalon mi trovis ĉe la fundo de persikarbo.

😑

Kompreneble mi ŝovele dekapigis ĝin, subterigis la kapon, kaj metis la ceteran kie mi kutime manĝigas la vulturojn. 👨‍🌾

Mi sonĝis pri fruktarboj, la fruktarbejo, kaj plantanta figarbojn.

Mi pensas ke mia cerbo provas sugesti ion al mi... 🤔

Ĉu vi iam celis ripari eksterdoman akvokranon, elspezis ~10 minutojn ripari ĝin, stariĝis aprezi la bonan laboron kaj la bonfunkciantan kranon, kaj rimarkis ke vi, la tutan tempon, ja genuis sur serpento?

🤬

Mi aĉetis tri pirarbojn iom maturajn hieraŭ. Unu jam kreskas pirojn. 🥰

Hodiaŭ mi termezuris kie mi planas krei nepigrulecan manĝaĵoĝardenon. Bona loko, sed tamen iom malgranda: ~250m^2 (se mi kaj mezuris kaj kalkulis ĝuste). Tiom devus sufiĉe subteni unu homon unu jaron. Ĉu ne? 🤔

Mi decidis mallongigi la herbon tie kie mi planas plusemi fruktarboĝardenon. Trafis abelegujon. Tuje svarmita je abelegoj. Forlasis la traktoron post pluraj metroj. Forkuris 150m for. Ankoraŭ estis pikita je la kapo.

Bonŝance mi surhavis botojn, pantalonon, jakon, gantojn, kaj kapkovrilon. Malbonŝance mi elektis uzi la ĉapelon forbati la abelegojn. Jen la kapovundo.

Kelkfoje mi pensas ke la universo ekzistas nur kontraŭi min... 😑

Ho ve. Mi trovis kelkajn fajroformikojn en la domo. Ĉi tio ne estas bona. 😫

Mirandas kio disponeblas je Youtube.

Kiel humane kokobucxi sen cenzurado de la filmo? Ne.

Homomorto, homomortigo, homomortigxo? Jes. 🤯

Mi trovis proksiman plantokultivejon kiu, ĝis nun, iel evitis mian atenton. Kompreneble mi ja aĉetis du pomarbojn kaj du persikarbojn. La pirarboj bedaŭrinde ne aspektis sanaj. 😭

Nun mia kompatinde sola pomarbo havos aliajn amikojn! (kaj nun kapablas kreski fruktojn...)

Sed nun ke mi scias ke mi povus aĉeti fruktoarbojn iam ajn mi dezirus... ĉu mi finfine realigu mian revon havi fruktoĝardenon >4000m^2 grandan? 🤔

Se, ial, mi estus baldaŭ finriparinta la barilon, mi ankoraŭ ne scias kiun bestaĉon meti en tiujn terpecojn.

Ĉu bovojn? Ilia fekaĵo tro odoraĉas.
Ĉu kaprojn? Ili manĝas ĉion ĝis la tero estas nuda.
Ĉu ĉevalojn? Nuntempaj ĉevaloj estas tro bezonemaj.
Ĉu numidedojn? Ili tro laŭtas.

Ĉu azenon? Kaj eble alian amikon azenan? 🤔

Ĉu viandodonajn kokojn? 🤔🤔

Post pluraj jaroj, mi elektis finfine forlasi mian projekton "ĝardenumado por pigruloj." Manĝaĵoĝardenado ne estas por pigruloj.

Kaj do hodiaŭ mi konstruis altigitan ĝardenejon (por ŝpari la dorson, kompreneble) kaj baldaŭ semos maizon, brokolon, kaj sunfloron.

Trista tago por pigruloj ĉie. 😫

Show older
Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!