Show newer

Hmmm.... Ĉu duobla neado neas unu parton de le frazo aŭ la tutan sencon de la frazo? 🤔

Show thread

Kvar freŝaj etaj ovoj kaj senakvigitaj terpomoj, frititaj en senakvigita butero flanke de keĉupo kaj spica kapsikosaŭco.

La pandemiovivo estas bona. 👨‍🌾

ptz. kokoj estas stultaj sed ne sufice stultaj. Ili jam komprenas ke mi provas trompi ilin ke mi havas manĝaĵon en mia mano por baldaŭa kaptado kaj karesado...

Ili ĉiam staras ĝuste ekster la kapablo de miaj manoj kapti ilin... 😒

Show thread

Mi komprenas ke preskaŭ neniu atentas miajn hupojn sed intime gvati la kokojn estas kiel eble plej interese. "Gvati" la cervojn, formikojn, dazipojn, kaj eĉ la birdojn estas kvazaŭ gvati etan peceton de la vivo.

Hmm. Mi jxus eltrovis ke proksima bienisto vendas abelojn...

Cxu abelujo estas en mia estonteco? 🤔

Jen la venonta tago, la sama koko, alia ovo. 🥰🥰

Mi eĉ spektis ŝin ĉi-foje... Ŝi duonkaŭris kaj la ovo simple elfalis el ŝi (kun iom da puŝado, kompreneble).

Show thread

Unu koko decidis finfine doni al mi ovon hodiaŭ. 🥰

Mi komprenas ke ne ĉiu havas la samajn celojn kiujn mi havas...

Sed tamen, mi estas pli proksima ol iam ajn havi sendependan, memdaŭrigantan pecon de la tero.

Se mi estus finfine finriparinta la barilojn por la bestaĉoj... 🤯

Mi nur deziris aĉeti kelkajn rosmarenarbustojn sed la plantetejisto konvinkis min aĉeti bananoarbon.

Mi pensas ke mi havas arboproblemon. 😟

Mi pensas ke mi elektis malbone miajn vivcelojn. Anstataŭ fruktarboĝardenon, mi devus kreinta serpentomenaĝerion...

Ĉi-posttagmeze, kontrolante ĉu la akridoj ankoraŭ manĝas miajn arbetojn, krotalon mi trovis ĉe la fundo de persikarbo.

😑

Kompreneble mi ŝovele dekapigis ĝin, subterigis la kapon, kaj metis la ceteran kie mi kutime manĝigas la vulturojn. 👨‍🌾

Mi sonĝis pri fruktarboj, la fruktarbejo, kaj plantanta figarbojn.

Mi pensas ke mia cerbo provas sugesti ion al mi... 🤔

Ĉu vi iam celis ripari eksterdoman akvokranon, elspezis ~10 minutojn ripari ĝin, stariĝis aprezi la bonan laboron kaj la bonfunkciantan kranon, kaj rimarkis ke vi, la tutan tempon, ja genuis sur serpento?

🤬

Por tiuj kiuj estis devigitaj sekvi min nur ĉar mi estas la administranto de ĉi tiu nodo, ĝoju! Mi kreis @TviteroInformo por esti la oficiala fonto de novaĵoj por ĉi tiu nodo.

Tvitero -- Esperanto

Mastodono por Esperantistoj!