Mi kuiris ĉi tiun rizon mem (sur la foto). Lavu la rizon per malvarma akvo, drenu la akvon tri fojojn. Verŝu unu kaj duonon glasojn da akvo en kaserolon kun 1 taso da rizo. Post bolado, kovru per kovrilo. Boligu dum 10 minutoj, ne movu la rizon dum kuirado. Malŝaltu kaj restu kovrita 15 minutojn, lasu ĝin ensorbi humidon. Aldonu salon, kurkumon, kapsiketon. Fritu 10 minutojn en oleo en pato. Aldonu boligitajn mariskojn, legomojn, pizojn, herbojn. Servu sur la tablo.
Dankon! Mi ankoraŭ ne scias kiel plenuzi ĉi tiun reton. Sed mi jam lernis kiel alŝuti bildojn. 😀 Ekzemple aŭtuno ... Estas septembro 2019 en mia urbo.
Mi deziras lerni novajn informojn pri la mondo kaj trovi novajn amikojn.